Giacomo Leopardi
RIPOZOS VI POR ĈIAM

Ripozos vi por ĉiam,
ho laca kor'. La lasta trompa revo,
kiun eterna kredis vi, nun ĉesis.
Ĝi ĉesis. Nek deziron, nek esperon
vi havas plu je dolĉa iluzio.
Tre longe vi jam batis,
ripozu nun eterne,
nenio ja valoras viajn batojn,
la Ter' ne indas je sopiraj ĝemoj.
Nur tedo kaj amaro: jen la vivo.
Nur marĉo: jen la mondo.
Do eksilentu fine.
Lastfoje malesperu nun. La Fato
nur morton donis al ni. Abomenu
vin mem kaj la Naturon, ĉi malbelan
potencon, kiu kaŝe tronas por
ĉies pereo. Abomenu la
senfinan neniecon de la Ĉio.